21an de Februaro: Karnavalo en Brajlo kun la Konfetaj Fabeloj

Locandina Sabaton la 21an de Februaro je la 17° horo, infanoj estas invititaj al la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero en Ankono por festi la karnavalon en nekutima maniero. Ili ja povos aŭskulti kiel la magiaj rakontoj fariĝas voĉo el la fingroj de nevidanta homo speciala: Estos ja nia Daniela Bottegoni, kiu legos tri fabelojn en Brajlo en la tiucele aranĝitaj ĉambroj de la Muzeo. De fingroj al voĉo: nekutima maniero de legado kaj aŭskultado, naskonta demandojn kaj scivolemon, al kiuj Daniela plezure respondos. Infanoj povos laŭvole prezentiĝi en karnavalaj kostumoj: ne mankos frandopaŭzo kun tradiciaj karnavalaj benjetoj kaj fruktosukoj. Iniciato kuniganta du festojn: Karnavalon kaj la Nacian Tagon de Brajlo, la skribo por nevidantoj elpensita de Louis Braille. Informoj kaj sinanoncoj: Kie: Museo Tattile Statale Omero - Via Tiziano 50 - Ancona. Eniro al la Muzeo: senpaga. Kunagado kaj laborejo: 3 eŭrojn por ĉiu infano; senpage por handikapuloj kaj iliaj akompanantoj. Horoj: 17.00 - 19.00. Telefono: 071 28 11 93 5. Retpoŝto: didattica@museoomero.it