Saĝa Per un’estetica della tattilità – Ma esistono davvero arti visive?

15,00

Speco: Eseo
Paĝoj: 171
Eldono: Armando Editore

Category:

Priskribo

Ĉu belecon oni perceptas nur per okuloj? Ĉu vere ekzistas vidaj artoj? Kaj kiu rilato ekzistas inter blinduloj kaj la diversaj artaj formoj? Se ankaŭ blinduloj aprezas belecon, tio signifas, ke ekzistas Aliaj alirvojoj al arto. Kaj kial ili ne devus taŭgi ankaŭ por vidantoj? Se palpsento havas propran specifan estetikon kaj se palpsento apartenas al ĉiuj, jen nova maniero ĝui arton, kiu, mobilizante ĉiujn sensojn, kondukas nin al tuteca kontakto kun tio kio belas.
Aldo Grassini, Prezidanto kaj elpensinto de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, antaŭenpuŝis ĝian reskadon kaj disvolviĝon.Li estas konsiderata unu el la plej grandaj spertuloj pri la problemoj de alirebleco al arto. En la reta katalogo de la sonbiblioteko Centro Nazionale del Libro Parlato de Unione Italiana dei Ciechi e degli Ipovedenti ONLUS Disponeblas la sonlibro kun katalognumero 87294 (oni povas pruntepreni la kompaktdiskon kaj/aŭ elŝuti laverkon en formato mp3 el la retejo, post registriĝo). De la brajla biblioteko Biblioteca Italiana per i Ciechi Regina Margherita ONLUS en Monza Oni povas pruntepreni la brajlan ekzempleron.

Eseo de Aldo Grassini por la eldonejo Armando Editore.