Sekvas alireblaj laborejoj dediĉitaj al kognaj, vidaj kaj aŭdaj handikapuloj.
Kaj vi, kiu takto vi estas?
Ni aŭskultu pulsojn, marŝojn kaj himnojn al ĝojo. Ni perceptu la taktajn vibrojn kaj desegnu ilin sur argila tabulo. Renkontiĝoj por akceli memkonscion pri sia korpo per aŭskultado de palpvibraj taktoj.
Palpeblaj paĝoj
Unu aŭ pluraj renkontiĝoj dediĉitaj al malkovro de la Muzeo kaj de palplibroj. Taglibro el paĝoj “palpeblaj” kaj personaj, kie rakonti pri si mem per vortoj kaj algluo de materialoj.
La teatra trupo
Tri renkontiĝoj aŭ pli, dum kiuj konstrui, modli kaj glazuri sian personan “pupon”. Por ĝin vivigi malantaŭ la kulisoj de teatro.
Informoj
Ĉiuj projektoj estas senpagaj.
La vizitojn oni povas alĝustigi al necesoj de la partoprenantoj.
La rilato gvidanto/vizitantoj estas garantiita 1/6 por handikapuloj; por grupoj ĝi estas 1/15 inkluzive de akompanantoj.
Antaŭmendu ĉe 335 569 69 85 (telefono kaj whatsapp) aŭ skribu
Retpoŝte al didattica@museoomero.it