Kie ni estas

Mole Vanvitelliana

Museo Tattile Statale Omero – Mole Vanvitelliana.
Banchina Giovanni da Chio 28, 60121 – Ancona, Italujo.
Google map
Libera parkejo apud la Komplekso.
Konsultu la mapon kun parkejoj kaj enirejoj.

Estas du enirejoj al la Mole: la ĉefa enirejo situas proksime al la doganejo kaj Porta Pia: ponto el brikoj kondukas al monumenta portalo el blanka ŝtono, kronita de emblemo kaj flago. La alia situas en la areo Mandracchio, proksime al la Fiŝbazaro: alia ponto el brikoj kondukas al granda pordego; super la muroj estas la skulptaĵo “Cavallo rosso” de Mimmo Paladino.

Por aliri la Muzeon Omero vi devas atingi la internan korton de la Mole Vanvitelliana, kie estas du enirejoj: unu kun monumenta ŝtuparo, signalita de arko, kaj la alia ekipita per lifto, situanta en la teretaĝo. Post trapaso de la pordo, vi devas sonigi la sonorilon dekstre de la vitra pordo.

Aŭte kaj aŭtoĉare

Aŭtoŝoseo A 14, elirejo Ancona Nord: eniru la ŝtatan ŝoseon 76 en direkto Ancona, eliru ĉe Ancona Nord kaj eniru la ŝtatan ŝoseon 16 (indikoj Ancona centro/porto). Sekvu la indikojn al la haveno (porto) Imbarco Crociere Cruise Terminal, Mole Vanvitelliana.
AŭtoŜoseo A 14, elirejo Ancona Sud: eniru la ŝtatan ŝoseon 16 kaj poste Asse Nord Sud direkto Porto. Sekvu la indikojn Imbarco Crociere Cruise Terminal, Mole Vanvitelliana.
Proksimume 500 m for de la muzea enirejo troviĝas haltejo FLIXBUS. 
Autostrade

Trajne

De la fervoja stacidomo de Ankono, sur placo Rosselli 1, la Muzeo estas atingebla per 15-minuta promeno (1 km). Marŝu al la centro de la urbo; atinginte la urboparton Archi oni trovos maldekstre Komplekson Vanvitelli en la havena areo.
Trenitalia

Aviadile

De la flughaveno Raffaello Sanzio de Falconara Marittima La Muzeo estas atingebla aŭtomobile en duonhoro.
Koincide kun la flugoj disponeblas taksiaj kaj aŭtobusaj servoj.
Naciaj kaj eŭropaj flugoj: Romo, Palermo, Catania, Londono, Munkeno, Moskvo, Duseldorfo, Bruselo, ktp.
Areoporto Raffaello Sanzio.

Ŝipe

Haveno de Ankono.
Je proksimuma 15-minuta promena distanco.
Aŭtobusaj ligoj.
Pramoj de/al Grekujo, Kroatujo, Montenegro, Albanujo, Turkujo,
Approdo Crociere: periodo Aprilo – Novembro.
Porto di Ancona