Kontaktulo pri alirebleco: Andrea Socrati.
Email: andrea.socrati@museoomero.it Tel. +39 071 28 11 935.
Komplekso Vanvitelli
Ĝi estas surakva konstruaĵo de la deksepa jarcento, projekciita de Luigi Vanvitelli, kaj hodiaŭ ligita al la marbordo per tri pontoj. Du estas la enirejoj al la Mole: la ĉefan oni atingas laŭ la direkto Dogana, proksime de Porta Pia; la alian, en la areo de la Mandracchio, oni rekoneblas pro la granda ferpordego kaj la skulptaĵo “Cavallo rosso” de Mimmo Paladino.
Tiuj, kiuj havas marŝmalfacilaĵojn, povas enveturi la Mole Vanvitelliana per aŭto, kie disponeblas tri parklokoj por veturiloj rajtigitaj al transporto de homoj kun handikapoj. Por pliaj bezonoj eblas kontakti la gardoservon ĉe n-ro + 39 333 61 66 89 8 (Ancona Servizi).
La Mole havas pavimadon el ŝtonbloketoj, tamen ĝi estas alirebla per rulseĝoj.
Museo Omero – ekspoziciaj salonoj
Oni eniras la ekspoziciajn salonojn de la Muzeo Omero el la korto de la Mole Vanvitelliana, kie troviĝas du enirejoj: unu kun monumenta ŝtuparo, la alia kun lifto. La tuta vizitvojo, dividita en tri nivelojn, estas alirebla danke al la liftoj.
Eniro de hundoj: permesata nur al gvidhundoj.
Akcepto kaj Servoj
Ĉe la enirejo de la Muzeo
- Vestaĵdeponejo
- Ripoz-spaco kun aŭtomatoj por akvo kaj kafo
- Necesejoj kun vindotablo; aliaj necesejoj troviĝas en la korto de la Mole
- Du manmovataj rulseĝoj laŭpetite
- Sidiloj
- Plurlingvaj informmaterialoj kaj Brajlo-materialoj
- Alireblaj aŭdgvidiloj en la itala, angla kaj franca, uzeblaj per aŭdoplumoj
- Volumetra modelo de la Mole Vanvitelliana kaj reliefoj kun la mapo de la salonoj
- Senpagaj familiaj gvidiloj, ankaŭ en Brajlo kaj en Alternativa Pliiga Komunikado (por infanoj 3-6 jarojn)
- Konsultejo kie oni povas Preni la Facile-Legendan kaj Facile-Kompreneblan Gvidilon por viziti la Muzeon Omero (en la itala kaj la angla) kaj legi la numerojn de la revuo Aisthesis kaj aliajn materialojn.
Tra la salonoj de la Muzeo
- Kunvensalono por akcepto de grupoj kaj eventoj
- Ebleco esplori per tuŝado ĉiujn artaĵojn: skulptaĵkopiojn, originalajn skulptaĵojn, arkitekturajn modelojn kaj objektojn de Dezajno
- Paneloj kaj etikedoj en Brajlo, en grandaj literoj kaj kun alta kontrasto
- Moveblaj platformoj kun ŝtuparoj por la taktila esplorado de pli altaj artaĵoj
- Tri artaĵoj kun alireblaj videoj en Itala Signolingvo (LIS) kaj subtitoligitaj
- Ebleco, laŭpetite, loki tablojn kaj seĝojn en ajna salono por agadoj destinitaj al personoj en la aŭtisma spektro
- Spaco “Fuori Tutti” en la Dezajno-kolekto: loko kie vizitantoj povas ripozi kaj relaksi