Infanĝardeno

Infanoj de kelkaj monatoj ĉirkaŭ la arkitektura modelo de Piazza dei Miracoli

La propono por infanoj de 0 ĝis 3 jaroj estis kreita por disvolvi ilian kapablon malfermiĝi al la mondo kaj malkovri sin kiel parto de ĝi.

Etaj manoj en la Muzeo

La agado estas desegnita por fari la Muzeon agrabla malkovro jam ekde la unuaj monatoj de la vivo.

Kion povas fari etaj infanoj en la Muzeo?

Sentu sin liberaj. Karesi, marŝi, rampi kaj rampeti. Malkovri kaj mirigi. Premadi, premegi kaj formi pilketojn. Fari serpenton, helikon kaj lasi siajn spurojn.
Aŭskulti la voĉojn de la gepatroj kaj infanrimaĵojn. Veturigi sin per la bebaĉareto. Ridi kaj plori. Preni manĝetojn kun la geavoj. Ludi kaj aplaŭdi. Observi, flari kaj tuŝi.
Ruliĝi kaj fari kapricojn. Teni manojn kaj sidiĝi sur la planko aŭ sur la genuoj de la edukistoj. Turniĝi, babiladi kaj sperti la Muzeon kiel hejmon.

Niaj celoj:

  • alproksimigi la infanojn al la Muzeo kaj igi ilin senti sin bonvenaj;
  • eduki al la mirindaĵo;
  • disvolvi kaj plifortigi la tuŝosenson;
  • stimuli percepto-kaj komunikadprocezojn;
  • perfekti la oculo-manan kunordigon;
  • favori la psikmotorikon.

Daŭro de la agado: 1 horo.

Kosto

Klasa grupo: 90 euro por ĉiu laborejo.
Vi povas pagi per: kontanta mono, banka transdono, debeto aŭ kreditkarto, elektronika fakturado.

Nepra rezervado

Skribu aŭ telefonu al la numero (ankaŭ WhatsApp) +39 335 569 69 85.
Ni respondas de lundo ĝis vendredo, inter la 9:00 kaj la 13:00.
Vi povas ankaŭ sendi retmesaĝon al prenotazioni@museoomero.it.
Bonvolu kontakti nin almenaŭ 15 tagojn antaŭ la dezirata dato de la agado por kontroli haveblecon.

Nuligo

Por nuligi rezervadon, sufiĉas sciigi nin telefone, per WhatsApp aŭ retpoŝte al prenotazioni@museoomero.it.
Repago ne estas antaŭvidita.
Se la lernejo ne ĉeestas je la fiksita dato, eblos interkonsenti alian daton.
Se la muzeo ne kapablas garantii la elektitan agadon pro neatendita okazo, la lernejo estos tuj kontaktita por anstataŭigi ĝin per alia agado.