17a de Majo Nokto de Muzeoj: Inaŭguro de la ekspozicio La Sensoj en Drapiro – Skulptaj Strukturoj

Locandina

17an de Majo je la 21,30
Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Ankono

Okaze de la Nokto de Muzeoj 2014, kiu koncernas ĉiujn eŭropajn muzeojn,  la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero prezentas la ekspozicion "La sensoj en drapiro - Skulptaj Strukturoj". Temas pri verkoj kreitaj de la lernantoj de la Kurso pri Morfologio de Akademio de Belartoj de Macerata en la jaroj 2012 - 2013 pri la plastica temo de drapirado. La uzitaj materialoj estas plej diversaj, sed ĉiam kongruaj kun la dezirata plastikeco de la verkoj: metalaj retoj, rezinoj, gipso, paperpasto, teksaĵoj. La verkoj estos palpsente esplorendaj, por kompreni iliajn plej profundajn nuancojn kaj por konformiĝi al la plursenseco karakteriza de Muzeo Homero.

La iniciato disvolviĝas kun la helpo de la volontuloj de la Nacia Civila Servo, de la Eŭropa Volontula Servo, de Associazione per il Museo Tattile Statale Omero ONLUS kaj de la praktikantoj. La aranĝo, elpensita de la Franca Ministerio pri Kulturo kaj Komunikado, okazas kadre de Gran Tour Musei 2014; iniciatita de Regiono Markio kun subteno de la muzeaj sistemoj de la provincoj Ankono kaj Macerata, ICOM Italia kaj kun la kunlaboro de Ministerio por Kulturaj Riĉaĵoj kaj Agado - Regiona Direkcio por Kulturaj kaj Pejzaĝaj Riĉaĵoj de Markio. Grand Tour Musei” okazas kadre de la Festivalo de Markiaj Muzeoj "Happy Museum".

Informoj

Tempo: 17an de Majo; Horoj 21,20 - 24.
Eniro: senpaga.
Loko: Museo Tattile Statale Omero - Mole Vanvitelliana
Banchina Giovanni da Chio 28 - Ancona
Tel. 071 28 11 935
Email: info@museoomero.it