Verko: Virino ĉe fenestro

Originala skulptaĵo

Virino ĉe l'fenestro

Originala

Aŭtoro
Paolo Annibali
Dato
2006
Periodo
Contemporaneo
Dimensioj
42 cm-ojn alta, 15 cm-ojn larĝa
Materialo
bronzo
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Annibali rakontas ĉiutagajn historiojn, mekanismojn kutimajn, kiuj akompanas la homon en la sinsekvo de horoj. La uzataj materialoj esprimas sentojn de ajna tago, la sekvojn de devosento, pro kiu la verko fariĝas kuraĝa akcepto de propra destino.”, Flaminio Gualdoni, “Paolo Annibali, Opere”.

Donna alla finestra (Virino ĉe fenestro) estas malgranda skulptaĵo el patinita bronzo alta ĉ. 42 centimetrojn realigita de Annibali en 2006.

La skulptaĵo prezentas nudan virinon duonvideblan en la meza fendo inter duonfermitaj persienoj. La virino, de kies korpo videblas la parto supre de la femuroj, leviĝas de bazo en formo de malalta kaj dikventra vazo.

Tra la vertikala interpersiena fendo oni povas permane atingi la belproporcian korpon de la virino, ties ventron, mamojn, pubon.
De la vizaĝo percepteblas la pinta nazo, la altaj zigomoj, la ouloj profundaj kaj esploremaj, la duonmalfermita buŝo kaj la hararo, densa kaj senorda, atinganta la ŝultrojn.
La skulptisto prilaboris ankaŭ la malantaŭon de la figuro, detaligante ankaŭ la horizontalajn latojn de la persienoj. La metalo, akirinta nigreverdan patinon, sentiĝas glata kaj malvarma ĉe palpado.

En la jena skulptaĵo retroviĝas la bildo de fenestro, sufiĉe ofta elemento en la verkaro de Annibali.
Fenestro markas la limon de spaco fermita, protektita, sed ne tute, tiom ke ĝi permesas kaj al la virino kaj al la vizitanto rigardi tra la ŝutroj, tiel ke ambaŭ troviĝas samtempe en la pozicio de kaŝrigardato kaj kaŝrigardanto.

Male ol aliaj samaŭtoraj skulptaĵoj ekspoziciataj en la Muzeo, la jena estas el bronzo. Malgraŭ la ŝanĝo de materialo, restas tamen centra la temo de la homa figuro; sur ĝi kaj sur la prezento de ĝia ĉiutageco, de ĝiaj timoj kaj de ĝia soleco pivotas la poetiko de Annibali.
La virno estas sola antaŭ la mondo, de kiu ŝajne ŝi volas sin protekti.