Skulptita movo

La fakon konsistigas gipsaj kaj rezinaj kopioj kaj reliefoj el originaldimensiaj muldaĵoj de famaj skulptaĵoj de la novklasika periodo, venantaj el la Pariza muzeo Luvro. Dividite en kvin klasoj, ili montras diversajn movojn de la homa korpo: streĉon, kuron, dancon, flugon kaj falon. La verkoj estas parto de la muzea ekspozicio, escepte de kelkaj troviĝantaj en la deponejo.