Verko: Sentitola (numero 9)

Originala skulptaĵo

Sentitola (numero 9)

Originala

Aŭtoro
Roberto Papini
Dato
1980-1990
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
72,5 cm-ojn alta, 52,5 cm-ojn larĝa
Materialo
ligno, farboj
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Arto estas universala en apartaĵoj”, Eugenio Corti.

La verko, alta 72 cm kaj larĝa 52 cm, estas realigita de Roberto Papini (Ankono, 1917 – 2019) ĉirkaŭ la Okdekaj jaroj. Titolita poste Sentitola numero 9 ĝi apartenas nun al la vojaĝanta sekcio de Muzeo Homero.

La tabulo ŝajnas vera tolpentraĵo reliefe dekorita; kroĉetbrodaĵo kun geometriaj figuroj kadras centran ortangulan parton kiun karakterizas sinsekvaj linioj de duonsferaj elstaraĵoj proksimume duoncentimetraj alternantaj kun plataĵoj kaj tiel formantaj iaspecan skribitan sekretan kodon kelkrilate similan al brajlo.
Skribaĵoj memorigantaj serion de muzikliniaroj. La tabulo estas okulfrape verda kun blua nuanco kaj impresas tre agrable ĉe palpado.