Verko: Sentitola (numero 4)

Originala skulptaĵo

Kunmetaĵo numero 4

Originala

Aŭtoro
Roberto Papini
Dato
1990-2011
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
100 cm-ojn alta, 50 cm-ojn larĝa
Materialo
ligno, metalo, speguloj, plasto
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“En la verkoj de Roberto Papini nenio estas lasita al hazardo, ĉio estas skribita en la homa memoro, sufiĉas serĉi ĝin. Kaj Papini serĉas ĝin kun la plej grandaj senta vibrado kaj racia rafiniteco”, Roberto Farroni, okaze de la ekspozicio”, Ancon’aria – Roberto Papini” decembro 2007.

En la Okdekaj jaroj Roberto Papini realigas serion de sentitolaj verkoj. La jena, konservata ĉe Muzeo Homero estas la numero 4.
Temas pri tabulo alta unu metron kaj larĝa kvindek centimetrojn, realigita utiligante la teknikojn de pentrado kaj kunmeto. Papini, artisto el Ankono malaperinta en 2019, realigis tiun palpbildon uzante lignajn bazon kaj kadron nigre pentritajn. La tabulon garnas kartono, speguloj, plasto kaj metalo. Ĝin trastrekas 19 horizontalaj linioj kie kartono alternas kun bluaj plastaj globoj, dratoj formantaj romboformajn desegnojn subtenatajn de najloj, etaj kartonaj kvadratoj kun surgluitaj vitropecetoj.

Kiel aliaj verkoj de li realigitaj, ankaŭ ĉi tiu prezentas alternon de diversaj materialoj dislokitaj harmonie kaj dekoracie, donante ritmon kaj muzikecon al la verko. Palpante la bildon, fingroj perceptas ĉiujn detalojn, perdiĝante en perfekta ludo de plenoj kaj malplenoj. Papini donas novan vivon al materialoj kaj etaj objektoj, kiuj alie estus perdiĝintaj.