Verko: Sentitola (numero 1)

Originala skulptaĵo

Kunmetaĵo numero 1

Originala

Aŭtoro
Roberto Papini
Dato
1190-2011
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
70 cm-ojn alta, 50 cm-ojn larĝa
Materialo
ligno, metalo, speguloj
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“La verkoj de Roberto Papini estas minejo de surprizoj kaj de plaĉaj sensacoj por la manoj kiuj ilin palpas”, Aldo Grassini, Prezidanto de Muzeo Homero.

En la jaroj ’80, Roberto Papini (Ankono, 1921-2019) realigas serion de sentitolaj verkoj. La numero unu, konservata ĉe Muzeo Homero, estas ligna tabulo alta 70 cm kaj larĝa 50 cm, sur kiu la artisto alfiksis diversajn materialojn.

La rezulto estas iaspeca palpbildo. Ekirante de la supra maldekstra loko, viciĝas horizontalaj ornamaĵoj laŭ la tuta longeco de la tabulo: alternas rondaj metalaj elstaraĵoj maksimume ducentimetraj kaj rondaj kavoj kun interne speguletoj blankaj kaj ruĝaj aŭ reflektaj. Tie kaj tie elstaras najlo el eta globo.

Ritma sinsekvo de objektoj kiuj, palpe esplorataj, vekas diversajn sensacojn, de plezuro ĝis ĝeno. Palpaj ornamaĵoj alternas laŭ ritmo planita kaj prezentitaen diversaj kunmetoj kreitaj kun rigoro kaj konstanteco. Ritmo estas ankaŭ en alternado de la globkoloroj: al globoj de malhelligna koloro alternas globoj blankaj kaj ruĝaj.

En siajn verkojn Papini enmetas reuzendajn objektojn, la ĉiutagajn forĵetaĵojn, kaj transformas ilin en verajn verkojn; li ilin ellaboras, kunmetas, kunigas, kolorigas, tranĉas, donante al ili novan vivon.