Verko: La arto de domkonstruado, Skulptaĵ-kaheloj el la Sonorilturo de Giotto

Skulptaĵkopio

L'arte del costruire, Skulptaĵ-kaheloj el la Sonorilturo de Giotto (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
ĉ. 44 cm-ojn, flanko
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Mezepoka kaj dekkvinajarcenta

Originala

Aŭtoro
Andrea Pisano
Dato
1337 - 1341
Periodo
Gotiko
Dimensioj
ĉ. 44 cm-ojn, flanko
Materialo
marmoro
Situo
Museo dell'Opera del Duomo, FlorecoSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprietà: Archivio Museo Tattile Statale Omero.

Description

“Ĉiuj tiuj konstruaĵoj devas havi ecojn de fortiko, utilo kaj belo”, Marco Vitruvio Pollione, De Architectura.

Teoriuloj kaj grandaj majstroj de pasinteco dediĉis sin al konstruarto, objekto de la jena sesangula bildplato. Longa ĉ. 44 cm, ĝi estas realdimensia kopio el alabastra gipso de la verko realigita en la unua duono de la dekkvara jarcento de Andrea Pisano kaj lia butiko por ornami la sonorilturon de Giotto, t.e. de la florenca Katedralo.
La originalo troviĝas en la Muzeo de la Katedralo de Florenco; fakte, ĉiujn skulptajn ornamaĵojn de la sonorilturo oni anstataŭigis konservocele per kopioj.
La bildplato troviĝis en la unua ordo (suda flanko), dediĉita al prezento de laboro.

La sesangulon preskaŭ tute okupas konstruata muro el brikoj malantaŭ skafaldo; supre, fronte, la majstro aspektanta kvazaŭ Kristo: li havas longajn barbon kaj hararon kaj la dekstran manon levita por instrukcii du masonistojn sur la skafaldo. Ili estas prezentitaj profile, dum ili plenumas la instrukciojn ĉe la flankaj ekstremoj de la muro. La evidenta misproporcio inter la bildoj, malgrandaj la masonistoj kaj multe pli granda la majstro, tradukas bilde la aŭtoritaton kaj iliajn hierarkiajn valorojn.

Koncerne palpsenton, la konstruaĵo kaj ĝia skafaldo estas bone difinitaj, eĉ rilate al brikoj.

La konstruado de la sonorilturo de Santa Maria del Fiore en Florenco, komencita de Giotto en 1334, estis granda novaĵo. Temas pri impona turo kvadratbaza samtempe eleganta kaj svelta: ĝi altas 84,70 m kaj larĝas proks. 15 m; ĝin tegas marmoroj blankaj, ruĝaj kaj verdaj kiel tiuj ornamantaj la katedralon. Arkitekturo en florencgotika stilo kun riĉa skulpta dekoracio.

La unuan ordon plibeligas 26 sesangulaj marmoraj bildplatoj skulptitaj reliefe. Bildrakonto pri la homa progreso tra artoj kaj sciencoj: ekde la unuaj aktivadoj pro naturaj bezonoj (okcidenta flanko), tra la prezento de metioj naskitaj de civiliziĝo (suda flanko), ĝis aktivadoj artaj (orienta flanko) kaj intelektaj (norda flanko).
La ciklo prezentas la temon de laboro kiel krean esprimiĝon de la libera homo Kaj spegulas ĝian kulturan kuntekston: urbon florantan ĝuste en la dekkvara jarcento danke al la urbaj aktivadoj produktaj kaj intelektaj. La homo do realiĝas per laboro, fundamento de la florenca grandeco, sed ankaŭ de kristana konstruaĵo, kiu leviĝas direkte al la ĉielo kaj do direkte al Dio.