Verko: Fuĝo en Egiptujon

Originala skulptaĵo

Fuĝo al Egittujo

Originala

Aŭtoro
Arturo Martini
Dato
1927
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
27 cm-ojn alta, 18 cm-ojn larĝa, 15 cm-ojn profunda
Materialo
terakoto
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Antaŭ religia temo artistoj fariĝas mem personoj de la religia dramo. Ili rakontas sian historion”, Arturo Martini.

Fuga in Egitto (Fuĝo en Egiptujon) estas etdimensia skulptaĵo, 27 centimetrojn alta. Realigita el terakoto en 1927 de Arturo Martini, ĝi estas nun ekspoziciita ĉe Muzeo Homero.

La grupo prezentas la Sanktan Familion. La kunmetaĵo, per sia tuto, memorigas piramidon kun la pinto okupita de la kapo de Maria, kiu, sidante sur malgranda azeno, tenas en siaj brakoj la etan Jesuon. Apud la azeno marŝas sankta Jozefo kun la dekstra mano sur la kolo de la besto, tenante per la maldekstra etan surŝultran envolvaĵon. La grupo staras sur bazo en formo de renversita bovlo. Kaj Jozefo kaj Maria surhavas simplajn tunikojn kaj mantelojn. Jozefo, rigardante antaŭen, ŝajnas direktiĝi al la spektanto, dum Maria rigardas al la ĉielo. De la azeno evidentas nur la kolo kaj la teren klinita muzelo, ĉar la ceteron de ĝia korpo kovras la longa mantelo de Maria.

La terakoto sentiĝas glata ĉe palpado, la formoj estas simplaj kaj esencaj, kun vizaĝtrajtoj apenaŭ aluditaj.

Arturo Martini, unu el la plej reprezentaj skulptistoj de la itala dudeka jarcento, inspiriĝas ofte al antikva arto kaj aparte al la etruska mondo, neniam en sterila maniero. Li ofte utiligas materialon malriĉan, sed ligitan al tradicio, kiel terakoton, realigante figurojn arkaikajn en ilia esenca aspekto. Dum aliaj terakotoj liaj estas granddimensiaj, ĉi tie Martini elektis reduktitan formaton, realigante verkon ŝarĝitan de intimeco, en kiu elstaras la ligilo kuniganta la figurojn modlitajn en ununura argilmaso kaj mergitajn en magie sorĉa atmosfero.