Verko: Vizaĝo de Sankta Terezo

Skulptaĵkopio

Ekstazo de Sankta Terezo (muldaĵo el rezino)

Kopii

Dimensioj
25 cm-ojn alta, 33 cm-ojn larĝa; detalo de la kapo
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Vizaĝmimiko

Originala

Aŭtoro
Gian Lorenzo Bernini
Dato
1647 - 1652
Periodo
Baroko Novklasikismo
Dimensioj
350 cm-ojn alta
Materialo
marmoro
Situo
Romo, Cappella Cornaro en Santa Maria della Vittoria

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“En ekstazo aperis al mi anĝelo konkreta en sia karna konsisto kaj li estis belega. Mi vidis en la mano de tiu anĝelo longan sagon; ĝi estis el oro kaj portis ĉe sia ekstremaĵo fajran pinton. La anĝelo penetris min per la sago ĝis miaj visceroj, kaj kiam li retiris ĝin, ĝi lasis min tute brulanta pro amo al Dio”, Sankta Terezo el Avila.

La Ekstazo de Sankta Terezo el Avila estas verko de Gian Lorenzo Bernini. Skulptita el statua marmoro kaj bronzo, ĝi estas lokita super la altaro de la funebra kapelo en la preĝejo Santa Maria della Vittoria en Romo; ĝi estis komisiita al Bernini de Kardinalo Federico Cornaro kaj estis realigita inter 1647 kaj 1652.
Ĉe Muzeo Homero estas prezentata nur la vizaĝo de la sanktulino, ĉar la verko troviĝas en la spaco dediĉita al esprimivo de la homa vizaĝo.

Sankta Terezo, civile Teresa de Cepeda y Ahumada (Avila 1515 – Alba de Tormes 1582), estis hispana karmelana mistikulino. La Sanktulino havas la kapon klinita malantaŭen, maldekstren, kadrita de vualo fajne modlita. La vizaĝo, skulptarta prezento de stato de mistika ekstazo, prezentas trajtojn purajn kaj regulajn, sen faltoj aŭ aliaj malperfektaĵoj; la okuloj estas duonfermitaj; la buŝo malfermita, vidigante la dentaron. El la lipoj ŝajnas eliri “malfortaj ĝemoj” kaj “etaj krioj” kaŭzitaj de miksaĵo de ĝuo kaj doloro.

La vizaĝesprimoj kaŭzitaj de tia emocio estus malfacile priskribeblaj nur per vortoj al nevidanta vizitanto, kaj pro tio estas aparte grava la ĉeesto de tiu muldaĵo en la fako dediĉita al la esprimivo de la homa vizaĝo.

La originala verko, en sia tuto, estas ĉefverko de baroka arto, en kiu skulptarto renkontiĝas kun scenografio. La Sanktulino estas prezentata kuŝanta sur nubo dum anĝelo ŝajnas ŝin trapikonta per “longa ora sago”. La scenon superstaras elipso, el kiu kolombo kaj oraj radioj malsupreniĝas, simbolante asiston de la Sankta Spirito. La tuton entenas la scenejo de malgranda teatro, kiun antaŭas duopaj korintikaj kolonoj subtenantaj timpanan fasadon karakterizitan de angulaj linioj tipaj de la baroka periodo. Sur la flankaj vandoj du altreliefoj el diverskoloraj marmoroj figuras loĝiojn kun membroj de familio Cornaro spektantaj la “religian dramon” de la ekstazo de Sankta Terezo.