Verko: La Diskoĵetanto

Skulptaĵkopio

Discobolo (copia in gesso)

Kopii

Dimensioj
156 cm alta, 108 cm larĝa, 100 cm profunda
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Helena kaj Romia

Originala

Dato
455 antaŭ Kristo; Romia kopio 117 - 138 post Kristo
Periodo
Helena arto
Dimensioj
156 cm alta, 108 cm larĝa, 100 cm profunda
Materialo
marmoro
Situo
VatikanurboSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Pri li antikvuloj povis diri, ke li multobligis la veron, sed ke, scivola super ĉio pri la korpoj, ne redonis laaniman staton. Kaj tiel Mirono estas samtempe la unua el la grandaj skulptistoj de la antikveco kaj la lasta el la skulptistoj arkaikaj”, Alessandro della Seta.

“Discobolo” (La Diskoĵetanto) estas bronzaĵo realigita de Mirono en 455 a.K. Ĉe Muzeo Homero estas ekspoziciita kopion el realdimensia muldaĵo de romia marmora kopio retrovita en la Adriana Vilao en Tivoli.

La statuo prezentas naturdimensian atleton altan ĉirkaŭ 160 cm, kiu estas ekĵetonta diskon. Vizaĝo kaj busto estas antaŭenklinitaj; la dekstra brako, kies mano tenas la diskon, streĉiĝas malantaŭen por akiri elanon, dum la maldekstra formas duonarkon antaŭen, preskaŭ tuŝante per la manradiko la dekstran genuon. La genuoj estas fleksitaj, la destra kruro, iom pli antaŭe ol la alia, ŝajnas subteni la pezon de la korpo, dum la maldekstra piedo apogiĝas nur surpinte.

Unu el la atutoj de la verko estas la harmonio de la kunmetaĵo: glitigante la fingrojn de la mano tenanta la diskon ĝis la kalkano de la maldekstra piedo oni perceptas, ke la linioj desegnitaj de la diversaj korpopartoj formas arkon. Tre zorge Mirono figuris iujn anatomiajn detalojn kiel la torakan muskolaron, la vejnojn kaj tendenojn de la dekstra mano ŝvelantajn pro la streĉo. La skulptisto prezentas la korpon en la momento de sia maksimuma streĉo, kiu tamen ne speguliĝas en la idealigita vizaĝo esprimanta mildan koncentriĝon. Montritan de la duonfermita buŝo kaj de eta frunta sulko.

Malantaŭ la statuo troviĝas arbotrunko, kiu certe mankis en la bronza originalo, sed kiun oni devis nepre aldoni en la romia marmora kopio por garantii ĝian stabilecon.

Diskobolo estas certe la plej konata verko de Mirono kaj unu el la simboloj de la helena arto. En ĝi koncentriĝas kelkaj el la plej fortaj sugestioj ligitaj al Helenujo: pasio por la Olimpiaj ludoj, kulto por perfekteco de la homa korpo, interna trankvilo, celado al formala harmonio. La bronzaĵo estis eble realigita por la urbo Sparto kaj figuris eble Hiacinton, la knabon amatan de Apolono.