Verko: Venuso Ĉe l’ bano aŭ Itala Venuso

Skulptaĵkopio

Baniĝanta, aŭ Italia, Venuso(muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
110 cm-ojn alta; etdimensia kopio
Tekniko
muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Ankono

Originala

Aŭtoro
Antonio Canova
Dato
1812
Periodo
Novklasikismo
Dimensioj
172 cm-ojn alta
Materialo
marmoro
Situo
Pitti Galleries, FlorenceSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero

Description

“Mi legis ke antikvuloj, produltinte sonon, kutimis moduli ĝin levante kaj mallevante la tonon, sen deflankiĝi de la reguloj de harmonio. Tiel devas agi artisto, kiu laboras ĉe nudo.”, Antonio Canova.

Ĝi devis esti kopio de la fama Mediĉa Venuso, sed Antonio Canova libere reinterpretis la temon. La originala statuo, konservata ĉe Muzeo Pitti, altas ĉirkaŭ 172 cm, dum la reduktita gipsa kopio ekspoziciita ĉe Muzeo Homero altas ĉirkaŭ 110 cm.

La statuo figuras Venuson ĵus elirintan el bano.
La diino estas staranta, kovrita de drapo kiu atingas la teron. La maldekstra mano tenas la ŝtofon sur la dekstra mamo, dum la dekstra brako estas nekovrita. La malantaŭo de la korpo estas nuda, dum la antaŭon parte kaŝas la faldoj de la ŝtofo. La busto moviĝas iom antaŭen, same kiel la dekstra kruro, kvazaŭ Venuso farus paŝon antaŭen, ĵus elirinte el la akvo. La kapo estas turnita maldekstren, montrante al la observanto regulan profilon. Du maldikaj laĉoj kuntenas la ondan hararon en vosto, el kiu falas regulaj bukloj. La figuro, montrata dum la plenumo de simpla gesto, aspektas volupta kaj gracia.

La statuo staras sur ronda piedestalo, kiu ŝajnas inviti la rigardanton rondiri ĉirkaŭ la figuro. La skulptaĵoj de Canova, fakte, neniam havas privilegian vidpunkton kaj necesas translokiĝi por plene ĝui iliajn formojn.

Canova estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj neooklasikaj skulptistoj. En liaj verkoj oni perceptas admiron kaj pristudadon de antikva skulparto, danke al la skulptaĵoj elfositaj dum arkeologiaj esploroj. De la antikveco li prenas temojn, formalajn perfektecon kaj harmonion, neniam tamen indulgante al sterila imitado.

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.