Prezento de la muzeografia kaj muzeologia projekto de Muzeo Homero

Firma Convenzione

13an de Septembro 2010, Ankono

En la ejoj de Komplekso Vanvitelli prezidanto Roberto Farroni Kaj la urbestro de Ankono Fiorello Gramillano subskribis la interkonsenton Oficialiganta la translokigon al la nova sidejo.
Temos pri 2.800 kvadrataj metroj situantaj sur tri niveloj. La finiĝo de la laboroj de la Internacia Scienca Komitato, Per la redaktado de la muzeologia kaj muzeografia projekto, estas la unua fundamenta etapo por la ŝanĝo de la sidejo. Sekvos adjudiko de adaptado kaj ekipado por plena funkciado de oficejoj kaj servoj (akceptejo kaj librovendejo, direkcio kaj oficejoj, didaktikaj laborejoj, dokumentado kaj esploroj) ĝis 2010; translokigo de la direkcio kaj de la oficejo kun laŭgrada dismeto de la kolekto ĝis 2011; novaj iniciatoj kiaj la vojaĝanta muzeo, la plivastigo de la kolektoj, la engaĝigo de privatuloj, konkurso por diplomiĝaj eseoj, alia sub la titolo "donacu verkon al Muzeo Homero" kaj diversaj premioj.

Roberto Farroni ilustris la starigon de la nova muzeo en Komplekso Vanvitelli: «La elstaraj rezultoj ĝis nun atingitaj konsistigas altvaloran deirpunkton kaj samtempe grandan stimulon Konstante akceptadi novajn defiojn, celantajn igi la Muzeon pli kaj pli racian kaj avangardan kaj ĝian edukan kaj kulturan oferton pli kaj pli noviga kaj kvalifikita. La translokiĝo al tiu eksterordinara loko prezentas okazon ne nur por doni al la Muzeo pli taugan sidejon laŭ la vidpunkto de prestiĝo, videbleco kaj alirebleco, sed ankau por pensi pri kompleta reprojektado de celoj, funkcioj, aranĝo kaj kolektoj Por plivalorigo de ĝia potencialo kaj disvolvo de ĝia nacia kaj internacia dimensio. La fina celo estas, ke la renovigita Muzeo Homero povu estonte konsideri novajn kaj pli ambiciajn perspektivojn, proponante sin kiel elstaran modelon por ĉiuj, kiuj volas repensi la mastrumadon de la muzeaj riĉaĵoj laŭ kriterioj de novigo kaj alirebleco por ĉiuj.

La muzeografia kaj muzeologia projekto, prezentita de Loretta Secchi, antauvidas dek unu lautemajn fakojn, dediĉitajn al movo, virina korpo, vira korpo, bestoj, sanktaĵoj, vizaĝmimiko, tragedio kaj dueco. Estos krome fakoj pri malkovrado (arkeologio), pri la spaco (arkitekturo) kaj pri esplorado (nuntempa skulptarto). La fako pri dezajno enhavos la muzeon pri 1-formulaj aŭtoj kaj pri industria dezajno kaj estos financata de Diego Della Valle.  Estas plie antaŭvidita laborejo de sensoj pri esploro de la konaj kaj esprimaj potencialoj de la kvin sensoj, kaj tiu de sonoj kaj muziko, ebliganta kontaktiĝi kun la kvalito de sonoj generitaj de diversaj instrumentoj. La centro de dokumentado, kun aparta aliro el la korto, ebligos la konsultadon de dokumentoj kaj diplomaj eseoj kaj disponos pri komputilaj laborlokoj, ĉe kiuj vizitantoj, studantoj kaj muzeaj fakuloj povos efektivigi diversnivelajn esplorojn.

Presentazione del progetto