Muzeo Homero en Japanio

yokosuka art museum

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero eksportas ĉifoje siajn historion, profesiecon kaj kompetentecon al malproksima lando: Japanio.

La Tokia institucio “Tom Gallery” invitis Muzeon Homeron por diskonigi ankaŭ en Japanio la mesaĝon pri alirebleco de muzeoj ankaŭ por homoj kun vidaj handikapoj.
Prof. Aldo Grassini, asistata de d-rino Monica Bernacchia, prezentos tri prelegojn ĉe kelkaj gravaj muzeoj en Tokio kaj Kanagaya, por ilustri al kvalifikita publiko la spertojn kaj historion de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero en Ankono.
“Tom Gallery” estas en Japanio la sola muzea institucio ebliganta al blinduloj la palpesploradon de la ekspoziciitaj verkoj.

La vizito de prof. Grassini en 2005 starigis unuan kontakton kun d-ro Kyoshi Iwasaki, respondeculo de la japana Muzeo, kiu strebas por disvastigo en la japana realo de kulturo pri senbarila arto.
Post la direktoro de la palpsenta sekcio de Luvro, kaj d-ro Fabio Levi de la Torina Universitato, ĉefa specialisto en la fako de reliefaj desegnaĵoj, “Tom Gallery” invitas hodiaŭ la Ŝtatan Palpsentan Muzeon Homeron aldoni la kontribuaĵon de siaj spertoj, kiujn en Japanio oni taksas fundamentaj ankaŭ rezulte de la vizito de d-ro Iwasaki en Ankono en pasinta Aprilo.

Kalendaro de la prelegoj

  • 2ª de Aŭgusto - National Children's Castle (Shibuya, Tokyo)
  • 3ª de Aŭgusto - Yokosuka Museum of Art (Yokosuka, Kanagawa)
  • 8ª de Aŭgusto - Setagaya Art Museum (Setagaya, Tokyo)

Foto

National Children Castle (Shibuya, Tokyo)

Castello dei bambini di Tokyo
Depliant iniziativa