Muzeo Homero ekspozicias en Prago

L'ambasciatore Pigliapoco al Museo con Roberto Farroni

Du estos la ekspozicioj dum la venonta aŭtuno en la Ĉeĥa Respubliko, danke al la interesiĝo de ambasadoro Fabio Pigliapoco.
Grava agnosko por unika institucio.

Prezento

La itala ambasadoro en Prago, Fabio Pigliapoco, la urbestro Fabio Sturani kaj la prezidanto de Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Roberto Farroni, prezentis hieraŭ, la 18an de Junio, en la Ankona urbestrara sidejo, la projekton de duobla ekspozicio de vasta parto de la kolekto de Muzeo Homero en Prago kaj en Cerna Hora (Moravio), venontaŭtune, kunlabore kun SONS, la Ĉeĥa Nacia Asocio de Blinduloj kaj Malfortevidantoj, responda al la Itala Blindul-Unuiĝo.

La sidejo de la ĉefa ekspozicio okazonta en la ĉefurbo de la Ĉeĥa Respubliko ekde la 20a de Novembro, pro persona interesiĝo de la ambasadoro, estos la prestiĝa sidejo de la Itala Kultur-Instituto en Prago, en la belegaj ejoj de la eksa “Chiesetta palatina”, interne de la deksepjarcenta eksa “Ospedale degli Italiani”.

Pigliapoco, Sturani, Farroni

"Muzeo Homero estas elstaraĵo de nia urbo, – komentariis ambasadoro Pigliapoco, aŭtentika ankonano – kiun mi fieras prezenti en Prago. Ĝi estos la evento de la jaro, ĉe kies inaŭguro certe partoprenos la Ministro pri Kulturo kaj multaj aŭtoritatuloj de ĉeĥaj kaj italaj institucioj. Oni aparte reliefigos – li daŭrigis – la eventon, kiu valorigas la tutan Markian regionon, diskonigante ĝin ankaŭ en lernejoj kaj akademioj, tiel ke ĝi estu ĝuata ne nur de nevidantoj, memkompreneble, sed de ĉiuj."

Tre kontenta pri la aranĝo sin deklaris urbestro Sturani, jam delonge en kontakto kun la ambasadoro por la realigo de tiom altnivela projekto,
kaj prezidanto Farroni, kiu memorigis la multajn inciatojn, kiujn la Palpsenta Muzeo realigis en diversaj eŭropaj landoj en la lastaj monatoj.

La duobla ekspozicia projekto en la Ĉeĥa Respubliko, - li substrekis, - kronas la laboron faritan por diskonigi unikan institucion, kiu povas kontribui al la kresko en ĉiuj landoj de sentemo pri senbarila kulturo kaj pri ekstervida aliro al arto, fundamenta elemento por la viddifektitoj, sed samtempe sperto unika por ĉiuj.

La ekspozicia aranĝo fare de arkitekto Massimo Di Matteo

La aranĝo laŭ projekto de arkitekto Massimo Di Matteo – mem partopreninta en la gazetara konferenco ĉi-matene – antaŭvidas la elekton de rimarkinda nombro da verkoj, proksimume 20, de la Muzeo, inter kiuj la Pozidono por la sekcio de helena arto, la muldaĵoj de la du “PietÔ de Michelangelo “Sankta Petro” kaj “Rondanini”, por la Renesanca, la arkitektura maketo de Partenono, kaj originala skulptaĵo de Vittorio Morelli: “Della Santa Natura Il Santo” (la sanktulo de l’ sankta naturo) por la sekcio de nuntempa arto.
En aparta spaco estos aranĝitaj ekskluzive verkoj marmoraj kaj terakotaj de la nevidanta skulptisto Felice Tagliaferri, kies verkadon jam delonge la Muzeo subtenas.

Antaŭ la ĉi-supra okazos pli malgranda ekspozicio en la ĉarma montara urbeto Cerna Hora, en Moravio, en la ejoj de la komunuma biblioteko. En la urbeto troviĝas la tradicia bierfarejo "Cerna Hora", la plej malnova en la tuta Ĉeĥa Respubliko, kies estro, inĝeniero Fusek, prezidanto de la tut-eŭropa cirkvito de tradiciaj bierfarejoj, kunlaboris por la realigo de la aranĝo.

iGuzzini: Ekkoni la formon. La Dancanta Satiruso el Mazara del Vallo

Gravan aldonan valoron konsistigas la partopreno de la firmo "iGuzzini" (monda gvidfirmo sur la kampo de ilumintekniko) per la projekto "Ekkoni la formon. La Dancanta Satiruso el Mazara del Vallo" por kiu Muzeo Homero liveras sciencan konsiladon, kaj kiun Muzeo Homero sukcesis porti en la ejojn de Luvro, en 2007, okaze de la ekspozicio “Praxiteles”.

Temas pri perfekta kopio de la rava skulptaĵo atribuebla al Praksitelo, retrovita en la Sicilia Kanalo en 1997, kaj kiun la firmo Iguzzini priesploris, kunlabore kun la Laboratorio pri Fiziko de la Centra Instituto de Restaŭro en Romo, utiligante la plej modernajn lumteknikojn.

Ĉirkaŭ la ekspozicio

La ekspozicion en Praga akompanos enogastronomia vespero organizita de la Akademio de Gado, "por konatigi – precizigis la prezidanto Bruno Bravetti - unu el la ĉefaj pladoj de nia tradicio."

Fine de la renkontiĝo ambasadoro Pigliapoco garantiis sian engaĝiĝon por la realigo, post Prago, de tut-eŭropa rondvojaĝo de la "eksterordinara kaj emociiga" artkolekto de Muzeo Homero, kiun li mem vizitis en la pasintaj tagoj kun fermitaj okuloj, ricevante â "œmensoskuajnâ" emociojn.