La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero malfermiĝas denove por la publiko

Vendredon la 29-an de Majo 2020

En la tago de sia 27-jariĝo la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero festas denove malfermante siajn ĉambrojn al la publiko vendredon la 29-an de Majo ekde la 16-a horo revenu por malkovri la plezuron palpesplori arton, sed kun la necesa singardemo.

Jen kelkaj indikoj por sekura vizito:

  • Konsilinda antaŭmendo ĉe 335 56 96 985 (tel. kaj whatsapp).
  • Eniro senpaga kaj nombre limigita (maks. 10 homoj en ĉiu ĉambro).
  • Bonvole akceptema personaro ekipita per ĉiuj individuaj protektaj rimedoj.
  • Disponigo de antisepsa ĝelo ĉe la eniro kaj en ĉiu ĉambro.
  • Devigo ĝustmaniere surhavi propran ŝirmomaskon kaj la de ni provizitajn gantojn dum la tuta vizito.
  • Respekti sekurecan 2-metran distanciĝon.
  • Enirejo kaj elirejo estas apartigitaj.

GRAVE

  • Ĉiu vizitanto respondecu pri malhelpo de la kontaĝo.
  • Homgrupiĝoj estas malpermesitaj.
  • Handikapuloj bezonantaj akompananton, devas veni kun la propra.
  • Vizito sen distanciĝo estas permesita nur por familioj.

Ni rememorigas vizithorojn en la monatoj Julio kaj aŭgusto:
de mardo ĝis sabato h. 17-20, dimanĉe kaj 15-an de Aŭgusto h. 10-13 kaj 17-20