La ekspozicio de Muzeo Homero en Černá Hora, Moravio, antaŭas la grandan ekspozicion en Prago

Projekto “Homa Dia”

Itala Ambasado en Prago, Muzeo Homero, Itala Instituto pri Kulturo.

Černá Hora, Urba Biblioteko: 27 de Septembro - 26 de Oktobro 2008.

En la plej antikva kaj plej tradici- kaj histori-riĉa Moravio malfermiĝas sabaton la 27an de Septembro, ĉe la Urba Biblioteko de Černá Hora, la arta ekspozicio “Umano Divino” (“Homa Dia”), kiu antaŭas kaj antaŭĝuigas la ekspozicion en Prago. Temas pri ekspozicio elpensita kaj organizita de la Itala Ambasado en Prago, kiun direktas.Fabio Pigliapoco, la Itala Instituto pri Kulturo, la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero de Ankono estrata de Roberto Farroni.

Černá Hora estas gastama kaj karakteriza montara urbo, sidejo de la historia tradicia bierfarejo “Pivovar Černá Hora” (la plej antikva en la Ĉeĥa Respubliko) fondita en 1298 kaj direktata de Inĝ. Jiří Fusek. Ĉi tie pasinteco kuniĝas kun nuntempo dinamika kaj evoluema.

Inĝ. Jiří Fusek, kiu estas ankaŭ Prezidanto de la tut-Eŭropa cirkvito de tradiciaj bierfarejoj kaj, en sia hejmlando, promocianto de pluraj kulturaj aranĝoj kinematografiaj, vizitis en la pasinta somero la Ŝtatan Palpsentan Muzeon Homeron kaj ekŝatis ĝian unikecon kaj ĝian filozogion resumitan en la slogano “Palpi arton kun ni eblas”. De tiu unua renkontiĝo kun Prezidanto Farroni naskiĝis la ideo eksporti la sperton de Muzeo Homero ankaŭ al Černá Hora, en la kadro de tipa kultura festivalo, kiun oni organizas tie ĉiujare en la lasta septembra semajnfino.

La ekspozicio en Černá Hora, prizorgita de arkitekto Massimo di Matteo, ampleksos vastan elekton de verkoj (originaloj kaj reproduktaĵoj) de Muzeo Homero, de la “Pozidono el Artemiza Kabo” al la maketo de Partenono, de la renesancaj “Pietà” “Sankta Petro” kaj “Rondanini” de Michelangelo al la nuntempa skulptaĵo de Vittorio Morelli ”De l’ sankta Naturo la Sanktulo”, akompanatat de ampleksa kaj signiforiĉa specimenaro el la krea verkado de Felice Tagliaferri , nevidanta skulptisto kiun Muzeo Homero promocias je nacia kaj internacia niveloj. El liaj manoj, gvidataj de nekredebla palpokapablo, ricevas formon, el kreto aŭ el marmoro, neforgeseblaj figuroj, kiel “La Avino de l’ Sudo” aŭ “La Virino de l’ Vento”.

La ekspozicio estas organizita kunlabore kun “Guzzini Illuminazione” kaj kun SONS, la ĉeĥa asocio responda al la Itala Unuiĝo de Blinduloj kaj Malfortevidantoj, kun kontribuo de Unipol kaj Lucesole Trasporti. Ĉiuj artaĵoj estos palpesplore ĝueblaj, ankaŭ helpe de aŭdaj kaj brajlaj didaktikaj materialoj.

La inaŭguron de sabato la 27a de Septembros ĉeestos: la Itala Ambasadoro en Prago Fabio Pigliapoco, Prezidanto Roberto Farroni kun delegitaro de la Muzeo (Aldo Grassini, Daniela Bottegoni, Annalisa Trasatti), la prizorganto de la aranĝo Massimo di Matteo, la artisto Felice Tagliaferri, inĝ. Jiří Fusek de la bierfarejo Černá Hora, Umberto Rinaldi, estro de la Itala Instituto pri Kulturo en Prago.

Kultura entrepreno kun la kontribuo kaj la patroneco de la Prezidanto de la Regiona Konsilio de Markio, kaj kun la patroneco de la Provinco Ankono kaj de la Komunumo ankono. “Umano Divino” estas projekto, kiu kulminos en Prago per granda evento ekde la monato Novembro.