Individua ekspozicio de Roberto Papini

Composizione 1

De la 14ª de Decembro 2007 ĝis la 6ª de Januaro 2008.
Palazzo del Rettorato, Piazza Roma 21, Ancona.
Kunlabore kun la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Vendredon la 14ª de Decembro je la horo 18,00 malfermiĝas la Individua Ekspozicio de Roberto Papini ĉe “Palazzo del Rettorato” de Ankono.

La ekspozicio, organizita de la Universitata Distra Centro de Ankono (CRUA) kunlabore kun la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero okazas kadre de la aranĝo “"Ancon’Aria", dediĉita ĉiujare al artisto de la dora urbo.

Ĉijare la artisto estas Roberto Papini, eklektika pentristo kaj skulptisto kun longa kaj fruktodona agado.
Lia verkado, trairanta grandan parton de la dudeka jarcento, eksperimentas diversajn stilojn, restante ĉiam fidela al rekonebla kaj persona lingvaĵo, al neelĉerpita pasio por artisma objektkunmetado.

Artisto, kiel substrekas la reĝisorino de la ekspozicio Lucilla Niccolini, ekde ĉiam kolektanta la signojn de sia lingvaĵo por prezenti realon tiom organizitan, kiom samtempe nekredeble neantaŭvideblan kaj surprizan.

La tabuloj ekspoziciataj ĉe Palazzo del Rettorato ĝis la 6ª de Januaro estis elektitaj ankaŭ pro sia palpsent-rilata valoro danke al kunlaboro de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero de Ankono, kiu, konsiderante la specifan materiecon de la verkoj de Papini, volis igi la ekspozicion alirebla por nevidantoj.

Verkoj, kiuj naskiĝas pro magia tuŝo, kiel substrekas Roberto Farroni, Prezidanto de Muzeo Homero: "...kie scienco, magio kaj mistero kunfandiĝas kaj kuniĝas en unusolan unuon, vefton de la homa ekzistado.
Temas pri esplorado profunda kaj dinamika, transiranta ĉiajn barilojn. ĝis atingo de sublimeco per aĵoj kaj pensoj simplaj sed ne banalaj, plenaj de magia sentemo.

La ekspozicio disponigos informajn kaj didaktikajn helpilojn por nevidantoj kaj praktikajn ag-eblecojn por familioj kaj infanoj.

Utilaj informoj


Kie: Palazzo del Rettorato, Piazza Roma 21, Ancona.
Horoj de vizitoj: ĉiutage inter la horoj 16 kaj 19,30 escepte de la 25ª de Decembro kaj de la 1ª de Januaro.
Eniro libera.
Vizitoj kaj laborejoj: zorge de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero de Ankono.
Informoj kaj antaŭmendoj: Tel. 071 28 11 935; retpoŝto: info@museoomero.it .