Art Days of the Blind (DUN) Arto Tagoj de Nevidantoj

Una visitatrice accarezza con la mano sinistra il volto della scultura Madonna con bambino (marmo) di Felice Tagliaferri

Moravio, Ĉeĥa Respubliko
De Majo ĝis Julio 2008

Internacia Festivalo de la Blindul-Unuiĝo de la Ĉeĥa Respubliko

"La perdo de vidpovo ne estas baro, se vi kapablas vidi tra la koro.
Ni ne estas organizaĵo decidanta kaj aganta nome de nevidantoj. Ni estas nevidantaj civitanoj decidantaj kaj agantaj por si mem.”

Ĉiujare la Blindul-Unuiĝo de la Ĉeĥa Respubliko (SONS) organizas gravan internacian festivalon en Moravio: Art Days of the Blind (DUN).
La aranĝo, atinginta sian 13an okazigon, promocias blindajn kaj malfortevidantajn artistojn el la tuta mondo. Ĉiujare unu nacio estas speciale priatentata, kaj por la jaro 2008 oni invitis Italion. La Festivalo, daŭranta de Majo ĝis Julio, travojaĝas plurajn moraviajn urbojn - Ostrava, Zlin, Vsetin, Kromeriz, Bystrice pod Hostynem, Vizovice, Kyjov, Blansko – kunportante ekspoziciojn, spektaklojn kaj multon plian.

Muzeo Homero kaj la blindaj italaj artistoj

La rekta kontaktoinstanco, elektita de la Blindul-Unuiĝo de la Ĉeĥa Respubliko laŭ indiko de gravaj italaj blindaj artistoj, estis Muzeo Homero de Ankono, la sola palpsenta muzeo en Italio, dum longaj jaroj aganta por la disvastigo de senbarila kulturo. Muzeo Homero proponis la artistojn
Felice Tagliaferri por skulptarto, *Giuseppe Noferi* por pentrarto, Armando Battiston por muziko: ĉijare do, en la Ĉeĥa Respubliko, estos ili la ĉefroluloj de la internacia festivalo Art Days of the Blind.
Tagliaferri estas prezentata en la ekspozicio per dek skulptaĵoj, el kiuj la delikata “Patrineco” el bronzo, la “Madono kun infano” el marmoro, la “Vizaĝo de Kristo” el argilo, dum de la juna florenca pentristo Giuseppe Noferi, junaĝe forpasinta, estas ekspoziciataj ĉ. 120 akvareloj, la pentrarta traduko de la koloroj de lia blindeco.

Lundon la 26an de Majo Prezento en Vsetin

La 26an de Majo la vojaĝanta Festivalo haltas en Vsetin, kie okazos la oficiala prezento kun la partopreno, laŭ invito de Sons (Blindul-Unuiĝo de la Ĉeĥa Respubliko), de delegitaro de Muzeo Homero, konsistanta el la Prezidanto Roberto Farroni kaj gesinjoroj Grassini. Partoprenos ankaŭ la artisto Tagliaferri kaj la patrino kaj la frato de la pentristo Noferi.
saman vesperon okazos la unua koncerto de Armando Battiston, eksterordinara ĵaz-muzikisto, jam invitita de Muzeo Homero ĉe “Sensi d’Estate” en pasinta Aŭgusto. Battiston turneos poste tra Moravio por entute ses koncertoj.
 

Platea alla presentazione del Festival a Ostrawa con Massimiliano Trubbiani del Museo Omero in prima fila e  dipinti di Giuseppe Noferi sullo sfondo
Otrawa in Moravia (Repubblica Ceca) panoramica sui palazzi colorati