Al Roberto Farroni la Premio Rotondi – Savantoj de Arto – Sekcio Markio 2011

Roberto Farroni

Estos transdonita, sabaton la 4-an de Junio 2011, je la 16,00 en la belega kadro de la urba aŭditorio de Sassocorvaro Premio Rotondi 2011 aljuĝita ĉijare, inter aliaj, al la prezidanto de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero de Ankono, Roberto Farroni por la regiona sekcio. Temas pri prestiĝdona agnosko de la agado plenumita de la muzea strukturo en la pasinteco kaj nuntempe en la disvastigo de kulturo.

Premio Rotondi al savantoj de arto, titolita laŭ la forpasinta Superintendanto Pasquale Rotondi protagonisto en la savo de artverkoj dum la Dua Mondmilito, celas atentigi pri homoj elstarantaj en la arto savi arton.
Kvalifikita ĵurio aljuĝas ĉiujare Premion Rotondi laŭ kvar niveloj: regiona, nacia, eŭropa kaj tutmonda.

La speciala premio Markio ĉijare estas aljuĝita al Roberto Farroni Prezidanto de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero en Ankono.

La ĵurio intencis premii, kune kun lia figuro, unu el la maloftaj muzeoj en la mondo kreitaj por promocii la integriĝon de vidhandikapitaj homoj, elektinte la palpsentan esploradon kiel ĉefan kanalon de kono.
Palpesplori vizaĝojn, korpojn, gestojn, mienojn, malkovri volumenojn kaj perspektivojn pere de siaj manoj: la Palpsenta Muzeo naskiĝis kun la celo plenigi tiun mankon en la panoramo de la kulturaj servoj por nevidantoj, sed ankaŭ por oferti novigan spacon, kie la arta perceptado pasas tra plursensaj sugestioj ekstervidaj.

Al Premio Rotondi ligiĝas ankau tuta serio de kulturaj eventoj, kiel la Festivalo de kultura turismo kaj de novaj teknologioj, kiu okazos la 6-an de Junio ĉe la Universitato de Urbino; en ĝi la Prezidanto de Muzeo Homero Roberto Farroni partoprenos kiel referanto.