26-an de Majo: ĉe la Muzeo la fermiĝo de la dujara projekto Esperanto

Tutti i bambini nella sala Rinascimento insieme a Daniela, Aldo e le maestre della scuola

Ĵaŭdon la 26-an de Majo 2011, horo 16.
Ankono, Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Finiĝis per vizito al Muzeo Homero la dujara projekto "Esperanto", en kiu aktivis La klaso kvina C de la Unuagrada lernejo "Domenico Savio" - Plurfaka Instituto "Grazie-Tavernelle" gvidata de la instruistino Marinella Giampieri kaj la tria elementa klaso de la Unuagrada lernejo "Don Milani" de Pesaro kun la instruistino Giuliana Giannangeli.

La fina renkontiĝo estis okazo por festi la fermiĝon de la projekto kaj por ke la kamaradoj el Pesaro malkovru muzeon specialan elpensitan de Aldo Grassini kaj Daniela Bottegoni, kiuj estis ankaŭ iliaj esperanto-instruistoj.