Questo sito utilizza i cookie per fornire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o cliccando su "Accetta" permetti il loro utilizzo.

Chiudi

Laborejoj

Manoj knedantaj argilon

Ni dotos ĉiun lernanton per personaj gantoj kaj bandaĝo por la vizito de la muzeaj ĉambroj kaj per kompleto, per kiu aktivi en la laborejo sen interŝanĝo de materialoj kaj/aŭ iloj kun aliaj.

Infanaĝo

Malgrandaj muzeaj historioj

Fermu la okulojn, malfermu la orelojn kaj etendu la manojn.
Ĉu vi estas preta por aŭskulti historiojn, karesi specialajn librojn kaj gigantajn skulptaĵojn?
Vojaĝo por malkovri la Muzeon kaj malkaŝi etajn detalojn.
En ĉiu angulo troviĝas eta travivinda aventuro!

Niaj celoj:

  • Eduki al ekmiro
  • Disvolvi kaj plifortigi palpsenton
  • Stimuli perceptajn kaj komunikajn procesojn

Imaga bestaro

Ne, ne temas pri zooparko, sed kelkajn skulptaĵojn bestoformajn vi povas trovi ankaŭ ĉi tie!
Ili estas tie, senmovaj, kaj rigardas vin Kun malfermita buŝo kaj streĉitaj oreloj, iuj ignoras vin, aliaj vin atendas. Bestoj kiuj ŝajnas realaj, aliaj fantaziaj.
Nu, da ili estas por ĉiu! Karesu ilin, konatiĝu iomete kun ili kaj poste
Ek al la laborejo por realigi vian plej ŝatatan beston! Sufiĉas viaj manoj, iom da argilo kaj… la ludo estas farita!

Niaj celoj:

  • Alproksimigi al arto
  • Eduki al miro
  • Disvolvigi kaj plifortigi palpsenson
  • Stimuli la procezojn de perceptado kaj komunikado
  • Pliperfektigi la kunordigo okulan-manan
  • Plibonigi esprimadon de emociaj statoj pere de manipulado

Daŭro: 2 horojn.

Unuagrada lernejo

Palpsentaj portretoj

Ĉi tie, ĉe la Muzeo, portretoj estas skulptaĵoj.
Vi povos atente palpi vizaĝojn, okulojn, nazojn kaj buŝojn por malkovri kiaj ili estas haltante ĉe detaloj. Vi provos diveni iliajn esprimojn kaj kompreni iliajn emociojn. Vi krozos inter la plej konataj portretoj de la arthistorio ekde Homero ĝis la manekenoj de Giorgio de Chirico, ĝis vi atingos atelieron por realigi per argilo vian vizaĝon en sia plej bona esprimo.
Sen aldona kosto la argilaĵoj povas esti bakitaj kaj ricevitaj ekde la sekva semajno.

Niaj celoj:

  • alproksimiĝi al arto
  • eduki al ekmiro kaj al belo
  • plifortigi palpsenton
  • malkovri lingvaĵon kaj gramatikon de la vizaĝo
  • sperti kaj ekkoni la modloteknikojn de argilo
  • ebligi esprimon de emociaj statoj pere de modlado.

Palplibroj

Estis iam… muzeo kun specialaj libroj, raraj kaj originalaj, ĉiuj faritaj por ilin palpi, rigardi kaj aŭskulti.
Kaj poste? Poste vi trovos laborejon por konstrui. Kion? Vian libron!
Kaj fine? Ili vivadis kune longe kaj feliĉe!
Ni legos kaj karesos palplibrojn, kiuj rakontas pri la Muzeo,
pri ĝiaj verkoj kaj ĝiaj herooj.
Ni malkovros brajlon, kaj en la laborejo ĉiu infano realigos sian personan palplibron kiun li povos kunporti hejmen.

Niaj celoj:

  • eduki al arto
  • eduki al rakontado kaj aŭskultado
  • plifortigi palpsenton
  • kreive ellabori personajn kaj aŭtentikajn verkojn
  • por esprimi impresojn kaj emociojn
  • transformi bildojn kaj materialojn serĉante figurajn solvojn originalajn

Daŭro: 2 horojn

La muzeo de la mirindaĵoj

Lasu ke skulptarto mirigu vin: korpoj mirindaj kaj bizaraj, altaj, kurbaj, nudaj, vestitaj, abstraktaj kaj belformaj, kiuj lasas vin kun malfermita buŝo, poste, en la laborejo, per argilo liberiigu la artiston kiu estas en vi!
Vi realigos malgrandan skulptaĵon el argilo, kiun vi povos poste ricevi kiel terakoton.

Niaj celoj:

  • alproksimiĝi al nuntempa arto
  • eduki al belo kaj miro
  • pliperfektigi palpan perceptadon
  • sperti kaj ekkoni la teknikojn de argilmodlado
  • faciligi esprimadon de emociaj statoj pere de manipulado

Daŭro: 2 horojn.

Duagrada lernejo unua- kaj duagrada

Samtempe kun signoj!

Vidpovo kaj palpsento estas la du solaj sensoj kiuj kapablas percepti la formon de objekto. Ĉu viaj manoj vidas? Ĉu ili vidas kiel la okuloj?
Vizito okulbendite kaj atenta palpesploro de arta verko utilos al vi por respondi tiujn demandojn. Ĉiu lernanto ricevos okulbendon novan en sigelita plastsaketo.

Niaj celoj:

  • Renkonti la nuntempan arton
  • Submeti je komparo la sensojn palpan kaj vidan
  • Trairi la vojon (sufiĉe kompleksan) tra kiu naskiĝas palpa bildo en via menso
  • Malkovri kaj pripensadi la grafikan prezenton de la verko

Daŭro: 1 horon kaj 30 minutojn.

Ĉu vi konas Louis?

Granda klasikaĵo de Muzeo Homero: la historio de tiu nevidanta knabo, kiu elpensis la brajlan kodon.
Ne restu kun senlaboraj manoj! Venu kaj provu! Ankaŭ vi malkovros la sekretojn de tiu alfabeto!
Ĉiu lernanto ricevos asepsajn skribtabulon kaj punktilon.

Niaj celoj:

  • renkonti arton
  • submeti je komparo la sensojn palpan kaj vidan
  • ekkoni kaj kompreni tiun kodon, ĝian originon kaj ĝiajn ilojn
  • persone sperti kaj pripensi la gravecon de la utiligo de tiu kodo

Daŭro: 2 horoj.