Notoj pri art-historio
La libro verkita de Ilario Cuoghi rakontas al viddifektitoj la historion de arto ekde ties origino ĝis hodiaŭ en maniero sinteza kaj komprenevla: stiloj, teknikoj kaj poetikoj.
Brajle (50 paĝoj) kun aldono de 14 reliefaj platoj (dimensioj cm 27 x 30 x 4).
Disponebla ankaŭ en kutima vidulpreso grandlitera kaj baldaŭ ankaŭ aŭdteknike per KD, realigita danke al kontribuo de la fako "La parolata libro" de Lions Club Italia. Speco: Volumo Brajla + reliefaj platoj.
Paĝoj: 50
Eldonis: Lions Club Distrikto 108 - IA2 kaj Brajla Presejo de la Regiono Toskanio.
Prezo: (eŭroj): 10,00

Manatingebla arto. Survoje al pedagogio de senbara aliro al la kulturaj riĉaĵoj.
Altvalora verko en la Psikopedagogia Serio de la eldonejo Armando Edizioni, kolektanta la aktojn de la Internacia Kunveno okazinta en Portonovo (Ankono) de la 21ª ĝis la 23ª de Oktobro 2004, en kiu partoprenis la plej elstaraj fakaj spertuloj.
Paĝoj: 304 Eldono: Armando Prezo: e 21,00.

Blinduloj kaj plastikaj artoj: psikologiaj kaj pedagogiaj aspektoj de la estetika sperto.
Editoris Profesoro Aldo Grassini.
Fundamenta eseo pri la arta kaj estetika edukado de nevidantoj kaj malfortevidantoj
kaj pri la rolo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.
Paĝoj: 12 Eldono: Museo Omero Prezo: e 2,00.

La Manifesto pri Palpsentismo de Filippo Tommaso Marinetti.
Kajero editorita de Profesoro Andrea Socrati.
La teksto prezentas ekzamenon kaj enkadrigon de la "Manifesto pri Palpsentismo" verkita de Filippo Tommaso Marinetti, kies unu originalan presekzempleron de 1921 posedas la Muzeo.
Paĝoj: 12 Eldono: Museo Omero Prezo: e 2,00.

Ceramiko kiel didaktika rimedo.
Kajero editorita de la fakuloj de la Muzeo.
Arkeologia kaj arta analizo de ceramiko kaj de ties utiligo por stimula kaj enprena didaktiko. Kun laborproponoj.
KD, Eldono: Museo Omero Prezo e 5,00.

Katalogo Omaĝo al Vittorio Morelli
La katalogo, realigita okaze de la palpsenta ekspozicio "Omaĝo al Vittorio Morelli", aranĝita ĉe Komplekso Vanvitelli, Ankono, de la 12ª
de Marto ĝis la 17ª de Aprilo 2005 enhavas bildojn de ĉiuj ekspoziciitaj verkoj.
Enkonduko de Roberto Farroni kaj Fabiola Brugiamolini, kritika eseo de Massimo Di Matteo.
Paĝoj: 71 Eldono: Museo Omero Prezo: e 5,00.

Katalogo La Memoro pri Antikveco, D'après l'Antique
La katalogo, realigita okaze de la palpsenta ekspozicio "La Memoro pri Antikveco. D'après l'Antique", aranĝita ĉe Komplekso Vanvitelli, Ankono, de la 12ª de Marto ĝis la 26ª de Junio 2005, enhavas la bildojn kaj la tekstojn pri la ekspoziciitaj verkoj.
Enkonduko de Cyrelle Gouyette kaj Geneviève Bresc-Bautier de Muzeo Louvre, Parizo.
Paĝoj: 23 Eldono: Museo Omero Prezo: e 2,00.

Katalogo Pripalpi anĝelojn
ekstercirkvitaj skulptaĵoj de Gioacchino Varlè ĉe Muzeo Homero
La katalogo, realigita okaze de la ekspozicio "Toccare gli angeli" (Pripalpi anĝelojn), 3a de Decembro 2009 – 20a de Junio 2010, pere de kolekto da bildoj kaj tekstoj, redonas la artajn spertojn de Varlè en la urbo Ankono, ekde la ekspoziciataj verkoj.
Zorge de Massimo Di Matteo, Nadia Falaschini, Diego Masala kun kontribuaĵoj de la Prezidanto de Muzeo Homero, Roberto Farroni, de la Ĉefepiskopo de la Arkidiocezo Ankono-Osimo, Monsinjoro Edoardo Menichelli, kaj de arkitekto Massimo Di Matteo.
Speco: Katalogo.
Paĝoj: 36.
Eldonis: Muzeo Homero.
Prezo (eŭroj): 5,00.

Katalogo Varpoj el lignaĵoj de Loreno Sguanci.
Ĝi enhavas la bildojn pri ĉiuj verkoj de la ekspozicio "Varpoj el lignaĵoj" aranĝita de la 23ª de Aprilo ĝis la 26ª de Junio 2005 ĉe Komplekso Vanvitelli, Ankono.
La katalogo enhavas prezenton de la Prezidanto de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Roberto Farroni, kritikan eseon de la prizorganto Leo Strozzieri, kontribuaĵon de Fortunato Bellinzoni kaj alian de Massimo Di Matteo.
Paĝoj: 71 Eldono: Museo Omero Prezo: e 5,00

Katalogo Francesco Messina, cent skulptaĵoj 1920 -1994
Ĝi kolektas bildojn de ĉiuj verkoj de la ekspozicio "Francesco Messina 100 skulptaĵoj 1920 -1994", aranĝita
ĉe Komplekso Vanvitelli, Ankono, de la 3ª de Decembro 2003 ĝis la 15ª de Marto 2004.
La katalogo enhavas eseon de Marco Di Capua, prezenton de la Urbestro de Ankono Fabio Sturani kaj de la Prezidanto de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero Roberto Farroni.
Paĝoj: 200 Eldono: Mazzotta Prezo: e 22,00.

Katalogo Manzù: la aventuro de Odiseo
Ĝi kolektas bildojn de ĉiuj verkoj de la ekspozicio "Manzù: la aventuro de Odiseo", aranĝita ĉe Komplekso Vanvitelli, Ankono, de la 23ª de Julio ĝis la 6ª
de Novembro 2005.
La katalogo enhavas tri eseojn de la ekspoziciaj prizorgantoj Erich Steingräber, Alberto Fiz kaj Marco Vallora kaj la prezentojn de la Prezidanto de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Roberto Farroni, de la Urbestro de Ankono, Fabio Sturani, de la Prezidanto de la Regiono Markio, Gian Mario Spacca, de la Prezidanto de la Provinco Ankono, Enzo Giancarli.
Paĝoj: 160 Eldono: Museo Omero kaj Studio Copernico, Milano Prezo: e 22,00.

La granda lumo
Videodisko, prezentanta la Muzeon.
Daŭro: 20 minutoj, Eldono: Gabrio Marinelli, Prezo: e 15.

Broŝuro Alirebleco al muzeaj riĉaĵoj kaj arta kaj estetica edukado de vidhandikapitaj homoj.
Zorge de la stabo de Muzeo Homero kaj kun kontribuaĵoj de referantoj de la Nacia Formiga Kurso.
La broŝuro entenas informojn, spertojn kaj konkretajn indikojn necesajn.
Por efektivigi realajn kaj signifajn agojn sur la kampo de alirebleco al muzeaj riĉaĵoj por vidhandikapitoj.
Speco: KD
Eldonis: Muzeo Homero. Prezo (eŭroj): 15,00.