Alirebleco

Danke al kunlaboro kun Fastmedia s.r.l., firmo de interretaj servoj kun alta aldonvaloro, kaj al la kontribuo de la Itala Blindulunuiĝo, la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero realigis interretan paĝaron novigan kaj eksperimentan.

La retejo estis projektita kun aparta atento al alirebleco kaj uzebleco.
La realigintoj de la retejo faris ĉion eblanpor igi la paĝojn alirebla laŭ Ĉla indikoj de la leĝo Stanca “Disppzicioj por faciligi al handikapuloj aliron al informadikaj rimedoj”,
Leĝo 9 Januaro 2004 n-ro 4, kiu inspiriĝas al la gvidlinioj W3C, kun la celo plibonigi la kvaliton de la interretaj materialoj laŭ la kriterioj de alirebleco kaj uzebleco. Unu el la ĉefaj celoj de W3C estas igi la enhavon de interreto ĝuebla por ĉiuj,
sendepende de eventualaj limigoj kaŭzitaj de aparatoj, programaro, konektokondiĉoj, fizikaj kaj mensaj kapabloj. La alirebleco de la retejo estis aŭtonome taksata de la Muzea redakcio kun la helpo de la retejo-realigintoj, laŭ la aplika regularo de la leĝo
4/2004, art. 8.

Rektaj klavoj

Por plibonigi la alireblon de la retejo, oni difinis kelkajn rektajn klavojn por rapide atingi deziratajn ligojn.

La rektaj klavoj aktiviĝas, en Vindozo, per ALT + Alirklavo + Konfirmo.

kaj en Macintosh per REG + Alirklavo:

Celo de la Muzeo estas disponigi informadon precizan kaj aktualan, sub konstanta kontrolado.
Estas tamen eblaj eraroj kaj malprecizaĵoj. Ricevinte atentigon pri ili, ni rapide faros la bezonatajn korektojn.

Personecigo

La paĝaro prezentiĝas tiel, ke ĝi estas efike kaj facile legebla per voĉsinteziloj kaj brajlaj linioj.
Malfortevidantoj povas personecigi la retejon per la elekto de diversaj kombinoj de la koloroj de fono kaj teksto. Elektante “neniu stilo” ili povas utiligi la retejon, konservante la personecigon de koloroj kaj tiparoj propra de sia mastruma sistemo.

Respondeco

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero disponigas en sia paĝaro laŭeble aktualajn informojn. Ĝi rezervas al si la rajton modifi la enhavon de la retejo en ajna momento kaj sen antaŭatentigo.

La ligoj al aliaj retejoj en la paĝaro estas indikataj nur kiel servo por la uzantoj, sen ia respondeco pri la ĝusteco aŭ kompleteco de la indikataj retejoj. La indiko de la ligoj implicas, flanke de la Ŝtata Palpsenta Muze Homero, nenian respondecon pri la fidindeco'kaj kompleteco de la indikataj retejoj.

Copyright

La enhavo de la retejo - codice di script, grafiko, tekstoj, tabeloj, bildoj, sonoj, kaj ĉiu cetera informo disponebla en ĉiu ajn formo estas protektataj laŭ la leĝo pri intelektaj verkoj.
La informa enhavo, manke de alia specifa indiko, povas esti elŝutataj kaj utiligataj. kun indiko de la fonto, nur por persona kaj ĉiukaze ne komerca uzo. Ligo al la retejo de la Muzeo estas bonvena.

Por komerca uzado estas permesite utiligi, kopii kaj disdoni la tekstojn kaj la koncernajn bildojn iisponeblajn en ĉi tiu retejo nur disponante skriban rajtigon de la Muzeo (aŭ same leĝe validan dokumenton).
La kopirajto, la aŭtoroj kiam indikitaj, kaj la fonto devas ĉiukaze esti indikitaj en la eldonaĵoj, kiel ajn realigitaj kaj disdonitaj.