En la muzeaj ejoj, sur areo de 750 kv. m prezentiĝas vasta kolekto palpsente ĝuebla, unika en la itala panoramo, kaj konstante pliriĉigata per novaj akiraĵoj cele al organika dokumentado de la plastika kaj skulpta arto de ĉiuj epokoj.