Logo Rina

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero estas la unua kaj ununura muzeo en Italio ricevinta la atestaĵon ISO 9001:2008.

Rina, la 23an de Oktobro 2009, atestis, ke la Sistemo de Kvalitmastrumo alprenita de Muzeo Homero Post unujara peza penado montriĝis konforma al la normo 9001:2008 por jenaj agadoj:

planado kaj disvolvigo de agadoj de kultura kaj arta promocio kiaj pritraktado de kolektoj, eldonoj, ekspozicioj, kulturaj eventoj kaj edukaj servoj ankaŭ por handikapitoj kaj speciale por nevidantoj kaj malfortevidantoj.

Atestaĵo, kiu konsistigas por la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero kaj por la Komunumo Ankono Valoran kaŭzon por fieri. Tiu atestaĵo garantias, ke la Muzeo agas laŭ kriterioj ne nur de regul-aplikado, sed ankaŭ de supera kvalito sur la kampo de sia eduka kaj kultura agado, samkiel pri rimedoj kaj personaro.

La kontrolado de la kontentiĝo de la publiko kaj de sia agado cele al daŭra pliboniĝo en la planado kaj atingo de la celoj estas la ĉefpunktoj de tiu atestaĵo. Rezulto atingita interalie je nula kosto danke al Soteco srl kaj al la stipendiulino Irene Giuseppetti, kiuj kunlaboris kun la stabo de la Muzeo en la redaktado de la Sistemo de Kvalitmastrumo, kaj danke al Rina, kiu efektivigis la atesto-ekzamenon senpage.

Elŝutu la atestaĵojn:

 

Ekstera ligo: