Immagine dellle Marche

Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero Museo Tattile Statale Omero, via Tiziano, 50, 60125 Ancona.
Telefono +39.(0)71 28 11 93 5;
Fakso +39.(0)71 28 18 35 8.
Retadreso: info@museoomero.it
Parola paĝaro estas atingebla per la senkosta telefonnumero 800 20 22 20.
 

Horoj de akcepto

De mardo ĝis sabato, de la 9a ĝis la 13a; de la 15a ĝis la 19a; dimanĉe de la 16a ĝis la 19.30.
En Julio kaj Aŭgusto: de mardo ĝis vendredo de la 9a ĝis la 13a; de la 16a ĝis la 20a; sabate kaj dimanĉe de la 16a ĝis la 20a.
Fermita: lunde; la 1an de Januaro; la 1an de Majo; Paskon; la 15an de Aŭgusto; la 25an de Decembro.

Eniro

Senpaga.

Nelerneja publiko: plenkreskuloj, infanoj, familioj, grupoj

Vizito

Ordinara gvidata vizito aŭ “ferm-okula” animata vizito por malkovri la artajn ĉefverkojn per palpsento
Antaŭmendo: deviga.
Averaĝa vizitdaŭro: 1 horon 30.
Prezo: po 7,00 eŭroj (ekde 5-jara aĝo); po 3,50 eŭroj por anoj de grupoj (el minimume 4 kaj maksimume 60 homoj, kun po unu gvidanto por 20).

Vizito kun didaktika laborejo

Ordinara gvidata vizito aŭ “ferm-okula” animata vizito por malkovri la artajn ĉefverkojn Per palpsento, kun fina laborejo dediĉita al plursenseco.
Antaŭmendo: deviga.
Averaĝa laboreja daŭro: 2 horojn.
Prezo: po 10,00 eŭroj (ekde 5-jara aĝo); po 6,00 eŭroj por anoj de grupoj (el minimume 4 kaj maksimume 60 homoj, kun po unu gvidanto por 20).

Nevidantoj, malfortevidantoj, handikapitoj kaj iliaj akompanantoj

Ĉiuj iniciatoj estas senpagaj.
Ĉe antaŭmendoj la rilato vizitantoj-gvidantoj por la gvidataj vizitoj kaj laborejoj estas garantiata je unu/unu;
por grupoj je dek/unu. Oni akceptas grupojn maksimume 60-homaj inkluzive de akompanantoj.
Por unuopaj nevidantoj kaj malfortevidantoj funkcias tute senpaga servo pri arta kaj estetika edukado.

Lernejoj

Animataj vizitoj kaj didaktikaj laborejoj.

Antaŭmendo: deviga.
Animata vizito: po 2,00 eŭroj por ĉiu lernanto.

Didaktika laborejo: po 3,00 eŭroj por ĉiu lernanto.
Averaĝa daŭro de animata vizito: 1 horon 30.
Averaĝa laboreja daŭro: 2 horojn.
Horoj por la agado: mardo - vendredo 9 -13; 15 -19.

Ĉiuj iniciatoj estas senpagaj por instruistoj, handikapitaj lernantoj, malfortevidantoj, nevidantoj kaj iliaj akompanantoj.

Offerto Trenitalia - Viaggiaimpara por lernejoj

Rabato en la prezo por lernantoj kun bileto al Ankono.

Gvidata vizito: po 1,50 eŭroj por ĉiu lernanto.
Laborejo: po 2,50 eŭroj por ĉiu lernanto.

Postlerneja aktivado

1…2… 3… ArT&!

La iniciato estas ebla danke al subteno de la asocio "Per il Museo Tattile Statale Omero" Onlus.
Por la organizo kaj mastrumo de la agadoj oni petas libervolan kontribuon de minimume 15 eŭroj por aliĝo kaj tagan kotizon de 10 eŭroj.
Horoj: Ĉiun ĵaŭdon 15.15 -18.00, escepte de festotagoj.

Antaŭmendoj

Antaŭmendo de vizitoj kaj didaktikaj laborejoj estas deviga.
La Edukaj Servoj estas je dispono por interkonsenti pri kromaj proponoj kaj didaktikaj kaj formigaj rimedoj por apartaj necesoj.
Sekretariejo Edukaj Servoj: Telefono 071 28 11 93 5, Faksilo 071 28 18 35 8, Retpoŝto: didattica@museoomero.it.

Se vi estas nevidanto aŭ malfortevidanto kaj, antaŭ ol viziti nin, volas informiĝi pri nia Muzeo, ni povas sendi senpage al vi faldfolion kaj kelkajn tekstojn pri la verkoj en aŭda formato (kasedo, KD aŭ videodisko), brajle aŭ grandlitere. Por ricevi ilin skribu al didattica@museoomero.it.